Retnodojn Sinkronigi per Usync
Kion mi ne povas krei, mi ne komprenas.
―Richard P. FEYNMAN
Lok-al-loka sinkronigo kutime bezonatas, kiam du lokoj, sendepende kreas dosierajn ĝisdatigojn. Ni diru, ke la firmao Okininam havas du oficejojn. En la unua oficejo, ili havas la librotenadan kaj loĝistikan fakojn. En la dua oficejo, ili havas la komputikan kaj homfaktoran fakojn. Ambaŭ havas komunan /pub
arbon, kiu havas atribuitajn subdosierujojn al ĉiu fako. Sen sinkronigo, kiam la unua oficejo bezonas la informon de la dua oficejo, ili permane bezonas tiri la ĝisdatigojn. Per sinkronigo, la unua oficejo povas aliri la dosierojn el la dua oficejo, kvazaŭ la komputika kaj homfaktora fakoj, estis en la unua oficejo. Usync helpas atingi tion. Kreitas per Scsh. Uzas Unison kaj rsync, por ambaŭ- kaj unudirekta sinkronigoj, respektive.
Enhavotabelo
Instalo
Usync povas esti instali per Nixpkgs:
$ nix-env -i usync
Por certigi, ke usync fakte estas instalita, kurigu:
$ which usync
Baza uzado
Por fari ambaŭdirektan sinkronigon de la dosierujo /pub/jot/ninam
, inter la aktuala retnodo al la retnodoj tarupam
kaj taubetmo
, dum konservi la dosierujan strukturon defore, kuru la jenan komandon. Notu, ke ne devas ekzisti spacetoj inter la retnodaj precizigoj, pro la IFS
media variablo:
$ usync /pub/jot/ninam/ tarupam,taubetmo
La antaŭ ol komando faros ambaŭdirektan sinkronigon de la dosierujo ninam/
troveblas sub /pub/yot
, al tarupam:/pub/yot/
kaj taubetmo:/pub/yot/
.
Per la antaŭ ekzemplo, la ambaŭdirekto sinkronigo simple diras, ke se la arbo tarupam:/pub/jot/ninam/
enhavas novajn aŭ ĝisdatigatajn erojn, kontraŭas localhost:/pub/jot/ninam/
kaj localhost:/pub/jot/ninam/
ankaŭ havas novajn aŭ ĝisdatigatajn erojn, tiam, ili intersanĝigas ĝisdatigojn.
Ideale, la rezulto estas localhost:/pub/jot/ninam/
, tarupam:/pub/jot/ninam/
, kaj taubetmo:/pub/jot/ninam/
, estas ĉiuj egalaj.
Altnivela uzado
Estas ankaŭ ebla fari sinkronigon de pluraj dosieroj kaj dosierujoj, al mallokaj retnodoj. Por fari tiel, kuru:
$ usync /pub/jot/ninam/ ~/file.text ~reyn/*.blend tarupam,taubetmo
La antaŭ ol komando faros ambaŭdirektan sinkronigon de la dosierindikoj /pub/jot/ninam/
, ~/file.text
, kaj ~reyn/*.blend
al la mallokaj retnodoj tarupam
kaj taubetmo
, laŭ la sama dosieruja struktura sistemo kiu priskribitas supre.
Se vi volas fari unudirektan sinkronigon de la supraj, kiel rsync, kuru:
$ usync --one-way --prefer-local /pub/jot/ninam/ \
~/file.text ~reyn/draft.blend tarupam,taubetmo
Por vidi pli da informo, kuru:
$ usync --help
Finrimarkoj
Kelkaj dosieroj kaj regulesprimoj enkonstruitas kiel eksigoj. Ili eble faras sencon aŭ ne. Se vi opinias, ke ili devas esti ŝanĝitaj, liberiĝu por sendi tirpeton. La fontoj haveblas ĉi tie.
Dank’ al Raymund MARTINEZ pro la korektoj.