Retnodojn Usync-e Sinkronigi

Esperante · English
la 7-an de februaro 2018
Laste ĝisdatigita: la 10-an de aŭgusto 2018

Kion mi ne povas krei, mi ne komprenas.
―Richard P. FEYNMAN

Lok-al-loka sinkronigo kutime bezonatas, kiam du lokoj, sendepende kreas dosierajn ĝisdatigojn. Ni diru, ke la firmao Okininam havas du oficejojn. En la unua oficejo, ili havas la librotenadan kaj loĝistikan fakojn. En la dua oficejo, ili havas la komputikan kaj homfaktoran fakojn. Ambaŭ havas komunan /pub arbon, kiu havas atribuitajn subdosierujojn al ĉiu fako. Sen sinkronigo, kiam la unua oficejo bezonas la informon de la dua oficejo, ili mane bezonas tiri la ĝisdatigojn. Per sinkronigo, la unua oficejo povas aliri la dosierojn el la dua oficejo, kvazaŭ la komputika kaj homfaktora fakoj, estis en la unua oficejo. Usync helpas atingi tion. Kreitas per Scsh. Uzas Unison kaj rsync, por ambaŭ- kaj unudirekta sinkronigoj, respektive.

Enhavotabelo

Baza uzado

Por fari ambaŭdirektan sinkronigon de la dosierujo /pub/jot/ninam, inter la nuna retnodo al la retnodoj tarupam kaj taubetmo, dum konservi la dosierujan strukturon defore, kuru la jenan komandon. Notu, ke ne devas ekzisti spacetoj inter la retnodaj precizigoj, pro la IFS media variablo:

$ usync /pub/jot/ninam/ tarupam,taubetmo

La antaŭ ol komando faros ambaŭdirektan sinkronigon de la dosierujo ninam/ troveblas sub /pub/yot, al tarupam:/pub/yot/ kaj taubetmo:/pub/yot/.

Per la antaŭ ekzemplo, la ambaŭdirekto sinkronigo simple diras, ke se la arbo tarupam:/pub/jot/ninam/ enhavas novajn aŭ ĝisdatigatajn erojn, kontraŭas localhost:/pub/jot/ninam/ kaj localhost:/pub/jot/ninam/ ankaŭ havas novajn aŭ ĝisdatigatajn erojn, tiam, ili intersanĝigas ĝisdatigojn.

Ideale, la rezulto estas localhost:/pub/jot/ninam/, tarupam:/pub/jot/ninam/, kaj taubetmo:/pub/jot/ninam/, estas ĉiuj egalaj.

Altnivela uzado

Estas ankaŭ ebla fari sinkronigon de pluraj dosieroj kaj dosierujoj, al mallokaj retnodoj. Por fari tiel, kuru:

$ usync /pub/jot/ninam/ ~/file.text ~reyn/*.blend tarupam,taubetmo

La antaŭ ol komando faros ambaŭdirektan sinkronigon de la dosierindikoj /pub/jot/ninam/, ~/file.text, kaj ~reyn/*.blend al la mallokaj retnodoj tarupam kaj taubetmo, laŭ la sama dosieruja struktura sistemo kiu priskribitas supre.

Se vi volas fari unudirektan sinkronigon de la supraj, kiel rsync, kuru:

$ usync --one-way --prefer-local /pub/jot/ninam/ \
~/file.text ~reyn/draft.blend tarupam,taubetmo

Por vidi pli da informo, kuru:

$ usync --help

Finrimarkoj

Kelkaj dosieroj kaj regulesprimoj enkonstruitas kiel eksigoj. Ili eble faras sencon aŭ ne. Se vi opinias, ke ili devas esti ŝanĝitaj, liberiĝu por sendi tirpeton. La fontoj haveblas ĉi tie.

Dank’ al Raymund Martinez pro la korektoj.