Milda Enkonduko al Sofismoj

Esperanto · English
la 29-an de julio 2018
Laste ĝisdatigita: la 28-an de septembro 2018

Lerni ne necesas; nek travivas.
―W. Edwards DEMING

Sofismoj estas eraroj en rezonado, kreitaj en la konstruado de argumentoj. Unuj estis faritaj intence por manipuli kaj trompi, dum unuj estas faritaj pro malscio kaj neprudenteco. Sofismoj estas dividitaj en du specoj—formalaj kaj neformalaj. Formalaj sofismoj, ankaŭ nomataj logikaj sofismoj, estas esprimitaj en sistemo kiel propozicia logiko. Neformalaj sofismoj estas eraroj en la enhavo de la premisoj.

En ĉi tiu artikolo mi maldaŭre trairu pri kelka da sofismoj renkonitaj en niaj ĉiutagaj vivoj. Iom da ili kaŝitas en klaraj vidoj dum aliaj rampas en la anguloj kaj pli proksiman ekzamenon bezonas.

Enhavotabelo

Post ĉi tio, do, konsekvence de ĉi tio

Post A, okazis B. Tial, A kaŭzis je B. Kiam okazo okazis post alia okazo, antaŭsupozitas, ke tio, kio okazis antaŭ ol ĝi devis kaŭzi ĝin.

“Post kiam Silvja preĝis al Vakelo, sia patro pliresaniĝis el lia malsano. Ni kultu je Vakelo!”

Ĉi tio erarigas ĉar la eblecon ŝi malatentas, ke estis eble la medikamento kiu sian patron plisanigis.

Dum ĉi tio, do, ankaŭ de ĉi tio

Dum A, okazis B. Tial, A rilatas al B. Kiam okazo okazis kune alia okazo, antaŭsupozitas ke tio, kio okazis kun ĝi devas rilati.

“Ho, mia dio! Ĉu vi konsciis, ke dum mi movas al ĉi tie, en Novjorko, Petro ankaŭ faris tiel! Niaj mensoj devas esti konektitaj per astraj fortoj!”

Ĉi tio erarigas ĉar la aliajn faktorojn kiel Petro movi al Novjorko per sia propra volado kaj ne per magio ŝi ne konsideris.

Kontraŭpersone

Ĉi tio okazas kiam anstataŭ kazon prezenti kontraŭ argumento, persono A atakitas persone per persono B. Ĉi tio faritas por la personon A malkreditigi baziĝita sur tio, kio ĝi estas anstataŭ la argumento kiun ĝi tenas.

Post kiam persvadan pruvmaterialon pri la malsukcesoj de demokratio Maria prezentis, Karlo kontraŭparolis, ke iun ajn oni ne devas kredi el virino kiu ne edziĝintas, infanojn ne havas, kaj bizarajn muzikojn aŭskultas.

Teniĝon sur siaj asertoj la persona stato de Maria ne havas. La diroj de Karlo nekoncernas. Tiu, kiu devas esti atakita estas la argumentoj de Maria, kaj ne sian personan teniĝon.

Ankaŭ vi

Ĉi tio fifaritas kiam argumentoj de persono estas asertite falsaj pro la persono memkontraŭdiras.

Kuracisto: “Ĉesi fumadon pro ĝi estas noca por via sano.”
Kuracato: “Vi mem fumas, do vian konsilon mi ne povas observi.”

La dirojn de la kuracisto la kuracato malvalidigis pro la kuracisto ankaŭ fumas. Se kontraŭargumenton, ke fumado ne nocas por la sano la kuracato prezentis, estus pli bona pozicio.

Malsimpla demando

Ĉi tio okazas kiam antaŭsupozo kreitas antaŭe, kaj respondo devigitas el limigitaj opcioj, kiel “jes” aŭ “ne.”

“Karlo, ĉu vi jam ĉesis trompi vian edzinon?”

Ĉi tio erarigas ĉar la parolanto antaŭsupozas, ke Karlo jam trompis sian edzinon, almenaŭ unufoje. Se Karlo respondis per “Jes,” tiam si jam trompis sian edzinon antaŭe, kaj si jam ĉesis. Se li respondis per “Ne,” tiam si jam trompis ŝin antaŭe, kaj si ankoraŭ daŭras trompi.

Falsa dilemo

Ĉi tio fifaritas kiam persono devigitas por pozicion elekti aŭ demandon respondi, per truditaj limoj. Ĉi tio ankaŭ nomatas nigra-aŭ-blanka, aŭ la aŭ-aŭ sofismo.

“Aŭ vi estas kun mi aŭ vi estas kontraŭ mi.”

Ĉi tio erarigas ĉar treegajn poziciojn ĝi prezentas, eĉ ekzistas aliaj pozicioj aparte la prezentitaj opcioj. Ĉi-kaze, la persono demandita eble malfervoras al la pozicioj de la parolanto.

Falsa kompromiso

Ĉi tio fifaritas kiam griza areo devigitas eĉ ekzistas klaraj elektoj. Ĉi tio ofte rimarkitas en ĵurnalismo por egalan kaj senantaŭjuĝan raportadon disponigi.

“Sian propran opinion ĉiuj en ĉi tiu tablo havas. Neniu necese ĝustas aŭ malĝustas.”

La diskuton kaj la decidon pri la ebleco, ke unu aŭ pli argumentoj eble estas la solvo al la problemo la parolanto evitas. Ĉi tio fifaritas por ‹sidi sur la barilo› kaj por ‹ludi ĝin sekure.›

Hasta ĝeneraligo

Ĉi tio fifarita kiam supozitas, ke la tuton parto kreas. Estas farite kiam konkludo estas tirita el specimeno kiu ne estas sufiĉe granda.

“En mia junaĝo mi estis seksume fitraktita per samseksemulo. Tiel, samseksemuloj estas fiaj kreaĵoj, kaj ili devas ponotaj.”

La parolanto supozis, ke nur tial, ke tian okazaĵon ĝi spertis en ria vivo antaŭe, ĝi konkludis, ke ĉiuj samseksemuloj malnoblas, kaj ili devas traktitaj per malestimo kaj naŭzo.

Balaema ĝeneraligo

Ĉi tio fifaritas kiam grandparto supozitas por la tuton komponi. Estas farite kiam signifoplena elcento aplikitas al la tuta kompono.

“En ĉiuj retbutikoj kiujn mi iris, ne ekzistas iu kiu globskribilon kun blua pinto vendas. Tio signifas, ke tian globskribilon mi ne povas trovi en la tuta lando.”

La parolanto jam rezignis per la ebleco, ke tia globskribilo povas ekzisti, en unu aŭ pli retbutikoj kiujn ĝi ne ankoraŭ vizitis.

Ŝarĝo de pruvo

Ĉi tio fifaritas kiam la respondenco por pruvon disponigi ne sidas per persono A, la iu, kiu asertojn faras, sed per persono B, por la asertojn de persono A refuti.

“Ĉar la neekzistecon de granda blato kiu stelojn fekas kaj loĝas ekzate 100.000 lumjaroj for de kie mi alfrontas nun oni ne povas pruvi, tial ĝi devas ekzisti.”

Anstataŭ pruvon disponigi al siaj asertoj, la ŝarĝon de pruvo persono A movas al persono B. Ĉar ne ekzistas fizikaj manieroj de persono B por pruvi, ke la asertoj de persono A malvalidas, persono A antaŭsupozas ke siaj asertoj devas esti veraj.

Glata inklino

Ĉi tio fifaritas kiam io supozitas por okazi sekve, pro alia kaŭzo. Tio estas, se je A oni permesos, B okazos sekve. Pro tio, A devos okazi.

“Se la uzadon de pafiloj por civiluloj ni malpermesos, tiam la krimoprocento plikreskiĝas pro ne plu ekzistas io kiun civiluloj oni povas uzi por sin antaŭgardi.”

Ĉi tio malsukcese konsideras, ke grandparto de akcidentoj rilatas al pafiloj okazis en la hejmoj de la proprietuloj. Ĉi tio ankaŭ supozas, ke civiluloj kiuj pafilojn posedas estas prirespondaj por tiajn batalilojn manregi.

Ruĝa haringo

Ĉi tio fifaritas kiam nekoncerna temo enkondukitas por atenton forkonduki de la originala argumento. La ‹ruĝa haringo› enĵetiĝitas, sub la ŝajnigo, ke ĝi rilatas al la originala temo.

Raportistino: “Kiel vi planas trakti la atentindaĵojn pri korupto.”
Kandidato: “Mi donos al ĉiuj postenojn, kaj mi malpligrandigos enspezimpostojn.”

La celo estas por la originalan temon forlasi, por la aŭskultanton forkonduki. Ĉi tio estas ofte rimarkitaj en politikaj intervjuoj kaj diskutoj.

Pajlohoma argumento

Ĉi tio fifaritas kiam fuŝformitan, malplifortan version de la argumento kiu persono A tenas persono B prezentas. Ĉi tiun version persono B do atakas, kaj se triumfe, konkludas, ke la argumento de persono A malvenkitas.

Karlo: “Reklamoj pri alkoholaĵoj devas esti malpermesitaj en amasmedioj ĉar nepreskreskulan trinkadon ĝi malrekte spronas.”
Petro: “Homoj jam trinkadis alkoholaĵon longatempe. Ili daŭras fari tiel.”

La pozicion de Karlo Petro falsreprezentis kiel: “Popolo devas fordoni trinkadon de alkoholaĵo.” Tio ne estas kion Karlo diris.

Apelo al aĝo

Ĉi tio fifaritas kiam estas argumentite, ke tre malnovaj aŭ tre novaj argumentoj superas. Ĉi tiuj ofte rimarkitas en merkatado kaj reklamado.

“Niaj novaj kaj plibonigitaj Super Eferveska Lavpulvoro Z lavas makulojn pli bonas ol la gvidaj produktaĵoj.”

Ĉi tio malsukcese diras kial iliaj produktaĵoj pli bonas ol la aliaj. Nur tial, ke io malnovas aŭ novas ne signifas, ke ĝi pli bonas.

Apelo al servodaŭro

Ĉi tio fifaritas kiam aĝo de persono uzitas por la validecon de siaj asertoj subteni. Ĉi tio kutime aplikitas kontraŭe al iu kiu pli junas.

“Mi jam estas en la profesio dum tridek jarojn. Vi havas nur tridek jarojn, kion vi scias pri programlingva desegno?”

Estas antaŭsupozite ĉi tie, ke nur ĉar iu pli junas al ri, fariĝas iu malplikompetenta por la diskutitaj aferoj.

Apelo al aŭtoriteco

Ĉi tio fifaritas kiam la agoj, elektoj, kaj vortoj de persono de aŭtoritato, aŭ sperto, uzitas por la asertojn de alia persono refuti.

“La teorio de evoluado eraras pro Johano, kiu estas sciencisto diris, ke ĝin li ne kredas.”

Nur ĉar iu estas sciencisto, ne signifas ke la teorion de evoluado li subtenas. Estas verŝajne, ke eĉ li estas sciencisto la antaŭmenciitan teorion li ne kredas.

Apelo al anonima aŭtoritato

Ĉi tio fifaritas kiam apelo al aŭtoriteco faritas, sed la aŭtoritato ne nomitas. Nun tre malfacilas por la validecon de la asertoj validigi.

“Spertuloj konsentas, ke la trinkado de glaso da Ikso Suko ĉiutage onin plisanigos.”

Ĉi tio malsukcesas pro la malsukceso por la tielnomatajn spertuloj precizigi. Kiam demandite por kiuj estas ĉi tiuj spertuloj precizigi, taktikojn oni uzos por la demandojn eviti.

Apelo al falsa aŭtoritato

Ĉi tio fifaritas kiam apelo al aŭtoriteco faritas, sed la koncerna aŭtoritato estas ekster la regiono de ria fako.

“La efikecon de Ikso Kapsuloj Petro amplekse studis kaj revuis, kaj asertis, ke la sanon de la reno ili ja plibonigas.”

Petro, bedaŭrinde, nek estas kompetenta profesiulo por sanajn produktaĵojn studi kaj revui, nek fortikan sperton li havas antaŭ ol tian kazostudon fari.

Apelo al populareco

Ĉi tiu sofismo deklaras, ke se plejmulte da homoj—relativaj al la parolantoj—specifan pozicion elektas, do tiu pozicio devas esti vera. La baza ideo estas aserto devas esti akceptita kiel vera sur la fundoj, ke la homoj estas aprobaj rilate al tiu aserto.

“La enketo montras, ke plejmulto da homoj voĉdonas je Karlo prezidanto. Ilia elekto devas esti ĝusta. Mi ankaŭ voĉdonas por li.”

Ĉi tio okazas kiam aserton per malprofundaj kialoj persono kredas. Ĉi tio ofte okazas pro antaŭjuĝemoj. Elekto faritas ne pro teĥnikaj meritoj sed pro antaŭjuĝoj.

Apelo al la naturo

Ĉi tiu sofismo fifaritas kiam estas argumentite, ke nur pro io naturas, signifas, ke ĝi idealas aŭ bonas.

“Silvja asertas, ke se produktaĵo ne estas etikedita ‹organika› aŭ ‹natura,› tiam ĝi ne estas ideala por konsumado.”

Kultivita tabako (Nicotiana tabacum) estas natura planto kiu prirespondas por pli da kvin milionoj mortoj po jare, ĉirkaŭ la mondo. Cianado, kemia kombinaĵo, kiu estas unu el la plej venenaj substancoj, aperas nature.

Apelo al la emocio

Ĉi tiu sofismo fifaritas kiam emocioj uzitas por erarigan respondon ellogi el la celulo. La baza ideo estas, ke emociaj taktikoj uzitas por personon persvadi en kredi, ke la argumento prezentata validas.

“Petro, manĝu viajn brokoliojn. Pensu pri ĉiom da malriĉaj, malnutrantaj, kaj senhejmaj infanoj ĉirkaŭ la tutmondo.”

La gepatroj de Petro lin volas por la brokolion manĝi, per la uzo do emocia trompo, anstataŭ fortikajn kialojn disponigi, ke la brokolion Petro devas manĝi.

Apelo al forto

Ĉi tiu sofismo fifaritas kiam la minaco de forto aŭ fortego uzitas por personon devigi por aserton akcepti kiel vera. Ĉi tiu sofismo ofte rimarkitas en religiaj grupoj.

“Se vi ne observas la vortojn de Vakelo, vi forbruliĝos en la torturemaj flamoj de inferno.”

Anstataŭ kialon disponigi kial oni devas aŭskulti je Vakelo, minacoj de fortegoj uzitas por iun devigi por blinde observi.

Apelo al tradicio

Ĉi tiu sofismo fifaritas kiam estas disputite, ke nur ĉar io tradicias aŭ la normo, do ĝi devas esti observita. Ĉi tiu ofte rimarkitas en religioj kaj kulturoj.

“Estas kutime de ni por ĉiujare partopreni en la marŝado de Kabobohan. Ankaŭ vi devas partopreni.”

Ĉi tiu malsukcese eldiras kial oni devas aliĝi en la evento. Anstataŭe estas disputite, ke ĝi devas esti farita sur la fundoj, ke tradicias.

Apelo al devenoj

Ĉi tiu fifaritas kiam antaŭsupozitas, ke pli da teniĝo aŭ pezo argumento aŭ parolanto de specifa deveno havas. Ĉi tio ofte rimarkitas en sociaj klasoj, biologiaj devenoj, kaj kulturoj.

“Kaŭze de Panĉo devenas el malriĉa familio, kiam li elektiĝos prezidento, mi certas, ke li povas helpi la kamparanojn kiel ni.”

Ĉi tiu supozas, ke pro Panĉo devenas el malpli bonsortaj sociaj teniĝoj, li favoros la tiujn kiuj ankaŭ malriĉas, same kiel li antaŭe.

Apelo al la estonteco

Ĉi tio fifaritas kiam la necertecon de la estonteco persono uzas por sian argumenton subteni. Ĝi asertas, ke en la estonteco, riaj asertoj eventuale iĝas efektivaj.

“Neniu ankoraŭ faras ĝin, tamen mi certas, ke en la estontecon, ĉiuj estos.”

Ne ekzistas konataj manieroj nuntempe por riajn asertojn validigi, ĉar maleblas por la estontecon vidi aŭ sperti.

Apelo al kompliko

Ĉi tio fifaritas kiam persono asertas, ke nur ĉar iun ĝi ne komprenas, do signifas ke plejmulto da homoj ankaŭ ne povas.

“La lambdokalkulon mi ne ankoraŭ povas kompreni. Ve. Plej verŝajne, neniuj efektive komprenas ĝin.”

Siajn personajn limojn la parolanto aplikas al ĉiuj, pro ĝi mem ĝin ne povas fari. Ĉi tio similas al hastaj ĝeneraligoj.

Apelo al ekvilibro

Ĉi tio fifaritas kiam la ideo de ekvilibro uzatas kiam ne konvenas. La vorto “ekvilibro” en ĉiuj kuntekstoj malbone difinitas, kaj plurajn interpretojn eble havas.

“Devus ekzisti ĥaoso kaj malharmonio por krei ekvilibron en la kosmo.”

Estas malklare, kian ekvilibron la parolanto priparolas. Kiam demandite, ĝi malsukcese klarigas kial tia necesas. Ĝi plu argumentas, ke pro militoj kaj terorismoj neeviteblas, tiam ili devus ekzisti por ekvilibron krei. Ĉi tio estas mankhava rezonado—nur ĉar la neeviteblajn aferojn oni ne povas forigi, ne signifas, ke ili necesas.

Argumentado per rondo

Ĉi tiu sofismo fifaritas kiam la pruvota io uzitas kiel unu el la premisoj. Estas ekzemple de ronda rezonado.

“La diaj vortoj de Vakelo estas puraj, superbaj, kaj seneraraj pro ili estas diritaj en La Eterna kaj Transcenda Libro de Vakelo.”

La validecon de la ekzisto de tia esto ĉi tio senhoneste antaŭsupozas, kaj por ĝin pruvi, signifas, ke la ekzistecon de tio oni devas supozi unue. A pro A.

Selektiva observo

Ĉi tio fifaritas kiam konkludo faritas el mallarĝaj kaj limigitaj vidoj. Ĉi tio ankaŭ estas sofismo de neplena pruvmaterialo. Amasmedioj kaj socimedioj malgloras de ĉi tio.

“Silvja estas vivanta per beata kaj elizea vivo pro mi ofte vidas ŝiajn afiŝojn en socia reto, ke ŝi estas feliĉa.”

La eblecon la parolanto malatentas, ke tio, kion ĝi vidas, ne fakte veras pro nur la afiŝojn kiujn aliajn homojn Silvja volas por vidi kaj kredi ŝi afiŝas.

Ne vera skoto

Ĉi tio fifaritas kiam argumento faritas per aserti, ke konduto nur akcepteblas ene la limigoj de certaj normoj.

“Kial vi ne manĝas per la piedoj? Vera vakelanto devas manĝi piede!”

Ĉi tio estas speco de falsa pureco. Asertas, ke nur ekzistas unu akcepteblan maniero, ke Vakelantoj devas manĝi. Ĉi tio similas al apelo al tradicio.

Ne eltrovita ĉi tie

Ĉi tio fifaritas kiam iu kiu fremdas aŭ lokas, estas rigardita pli bone aŭ pli malbone. Ĉi tio ofte rimarkitas en sociaj klasoj, kulturoj, tradicioj, generoj, kaj seksoj.

“Kion Karlo scias pri inismo? Li estas viro!”

Ĉi tiu argumentas, ke nur ĉar Karlo estas viro, signifas, ke la ideologiojn de inismo li ne scias kiel subteni. Ĉi tio ankaŭ ofte rimarkitas en enportitaj produktaĵoj, asertante, ke ili supras kontraŭ la lokaj pro ili estas ‹enportitaj.›

Eksigo

Ĉi tio fifaritas kiam ideo malakceptitas sed ne estas klarigita kial. Ĉi tio estas ofte farita kiam ideo ne plaĉas al persono, kaj trudan eksigon de argumento ĝi uzos.

“Pro vi malferme kontraŭparolas pri demokratio, vi devas forlasi la landon kaj trovi iun kiu adaptas al viaj preferoj!”

Siajn kontraŭparolojn la parolanto ne deklaras, kaj malprofundan vorton li uzas por tia diro. Ĝi malkomfortas pro la kontraŭparoloj, kaj vojo de li por ĉi tiun malkomforton trakti estas por estiginton de tiaj kontraŭparoloj forigi.

Malbona analogio

Ĉi tio fifaritas kiam parolanto argumentas, ke nur pro du aferoj similas en iuj trajtoj, konsekvence ke aliajn trajtojn ili devas kunhavi.

“Kiam kafon, sukeron, kaj lakton oni miksas per kulero, ili turniĝas, kaj novan ion ili kreas—bongusta trinkaĵo. La sunsistemo ankaŭ turniĝas. Se la ĉielaj korpoj ĉirkaŭ la suno rapide turniĝas, io kiel la antaŭa devos esti kreita.”

La parolanto konfuziĝas pri iu kiu rekte rimarkeblas al iu kiu ne rekte rimarkeblas, kaj konkludas per falsaj komparoj.

Malkreskita aserto

Ĉi tio fifaritas kiam ion parolanto asertas, sed ĝin ĝi poste malkonfesas per kontraŭdirajn deklaroj disponigi. Ĉi tio ankaŭ nomatas ‹Havi vian kukon.›

“Aŭskultu filo, mi ne kredas en fantomoj. Tamen, hieraŭ vespere, kiam mi estis sola en mia ĉambro, mi aŭdis batetajn sonojn sur la lampotabelo. Mi certas, ke ne estis mi. Devas esti la nevideblaj astraj estoj.”

Aŭdacajn dirojn la parolanto faras pri ne kredi en la paranormalaj ekzistecoj de fantomoj, sed siajn vortojn li malkonfesis kaj asertas, ke iuj astraj estoj devas esti la fonto de la batetaj sonoj. Je A li asertas, sed poste kontraŭ-A.

Malplej aprobebla hipotezo

Ĉi tio fifaritas kiam persvadan kaj fortan pruvmaterialon persono malhoneste malatentas, dum implikitan iun favoras kiu pli da demando altigas.

“La statuo de virgulino Maria en la monteto de Idjaj ploris per sango. Ŝi devis esti ploranta pro la pekoj kiujn homaro kreas.”

La rigardantoj estis tre servopretaj por la ideon akcepti, ke la statuo estis ja ploranta de ‹dia› sango. Estis poste malkovrite, ke dukto estis konektita per konduktilo kaj bovosango estis pumpita tra ĝi.

La celfoston movi

Ĉi tio fifaritas kiam sian pozicion persono B ŝanĝas post la komencan pozicion de persono B persono A sukcese atakis. La celo estas la celfoston movi por ke estu tre malfacila de persono A por la novan movitan celfoston ataki.

Petro asertis, ke estis pro la ĉiutaga ingestado de Ikso Kapsuloj kiu siajn renojn plisanigis. Kiam li estis diagnozita de rena gruzmalsano, li asertis, ke se ne estis pro Ikso Kapsuloj lia sano devus esti pli malbone.

Sian pozicion la parolanto ŝanĝis kiam siaj komencaj asertoj estis komprimitaj. Kiam la situacio ŝanĝiĝis, sian pozicion la parolanto ankaŭ ŝanĝis.

La puton veneni

Ĉi tio fifaritas kiam persono B kontraŭparolas, ke unu aŭ ĉiom da fontoj de persono A nevalidas kaj neutilas, sekve la argumenton de persono A igas neakcepteblaj.

“Unu el la fontoj de via papero estas raporto de bone konata verkoŝtelisto. Ĉi tio igas viajn proponojn invalidaj kaj ni ne akceptos ilin.”

Supozante, ke la fonta informo ja validas, la argumenton kiun persono A prezentas ne malvalidigas. Ĉi tio rilatas al apelo al devenoj.

Dank’ al Raymund MARTINEZ pro la korektoj.