Signoj kaj Interpunkcioj

Esperanto · English
la 16-an de julio 2018
Laste ĝisdatigita: la 14-an de septembro 2018

Se grandiozon oni volas atingi, konsentojn ĉesu peti.
―Eddie COLLA

Ĉi tien klaku por la mallongigita versio.

Rondvojaĝo por kiel la ĝis-strekan (-), unuoblan citilan ('), kaj duoblan citilan (") signojn uzi sur la klavaro, kiuj estas pli bone adaptitaj por signajn devojn fari ol siaj malsanaj kuzoj el la skribmaŝina epoĥo, ĉi tiu mallonga gvidilo donas. Kaj cetere, mi ankaŭ parolos pri la anstataŭigoj al ofte uzataj malĝustaj signoj.

Ĉiu sekcio komencas pri eniga sinsekvo por Linuksa, Makintoŝa, kaj Vindoza sistemoj, respektive. La plusa (+) signo signifas, ke la maldekstran klavon oni premas, antaŭ la dekstran klavon. Tio estas, por je + Shift + - enigi, je premu kaj tenu, tiam je Shift premu kaj tenu, tiam je - premu.

Enhavotabelo

Linuksaj notoj

Jam estas metodo por signojn enmeti linukse. Estas la uzo de la Compose klavo. Bedaŭrinde, ĉi tiun metodon ni ne uzas ĉar ĝi estas neekonomia. Anstataŭ la Mode‎ߺ‎switch klavon ni uzu. En ĉi tiu artikolo la Mode‎ߺ‎switch klavon la 🐧 klavo signifas.

Ĝin ni devas bindi en la ĝusta agorda dosiero. La dosieron ~/.Xmodmap malfermu, tiam jenan kodeton enmetu:

!! prema klavo
keycode 107 = Mode‎ߺ‎switch

!! maldekstra vindozklavo
keycode 133 = Mode‎ߺ‎switch

!! dekstra vindozklavo
keycode 134 = Mode‎ߺ‎switch

!! menua klavo
keycode 135 = Mode‎ߺ‎switch

!! interpunkcioj
keycode 48 = minus underscore endash emdash
keycode 49 = grave asciitilde leftsinglequotemark
keycode 24 = apostrophe quotedbl rightsinglequotemark
keycode 25 = comma less minutes seconds
keycode 26 = period greater ellipsis
keycode 20 = bracketleft braceleft leftdoublequotemark
keycode 21 = bracketright braceright rightdoublequotemark

Tiam, la jenan komandon kuru:

xmodmap ~/.Xmodmap

Streketoj (-)

La streketoj uzatas por la distributan sencon, kaj kunmetitajn vortojn montri. Ekzemple, se oni volas esprimi:

Oni ankaŭ povas esprimi:

Se oni volas esprimi:

Oni ankaŭ povas esprimi:

Se oni volas esprimi:

Oni ankaŭ povas esprimi:

Se la kunmeton de vortoj oni volas esprimi:

Oni esprimas:

La streketoj ankaŭ uzatas por vortojn mallongigi. Ekzemple:

Laste, la streketoj uzatas por neesperantigitajn vortojn esprimi. Ekzemple:

Ĝis-strekoj (–)

La ĝis-streko uzatas por ampleksojn de valoroj esprimi. Spacetojn ne metu ĉirkaŭ ili. Ekzemple, se oni volas esprimi:

Oni esprimas:

Alia uzo de ĝis-strekoj estas por la parencecojn aŭ kostrastojn inter vortoj esprimi:

Se monatojn oni volas esprimi:

Oni esprimas:

Tamen, se aliajn formojn de ampleksoj oni volas esprimi la konduto iomete ŝanĝiĝas. Se la esprimataj datoj estas de malsamaj monatoj, la jenan uzu:

Kiam la monatoj samas, la ĝis-strekojn sen spacetoj uzu:

Haltostrekoj (—)

La haltostrekoj povas esti uzataj en multaj manieroj. Samkiel ĝis-strekoj, spacetojn ne enmetu ĉirkaŭ ili. Se ĝin oni volas esprimi kiel dupunkto:

Por ĝin uzi kiel inversa dupunkto:

Por ĝin uzi kiel rondaj krampoj:

Por la maldaŭrigon de la parolanto esprimi:

Duoblaj citiloj (“) (”)

Maldekstra duobla citilo (“)

Dekstra duobla citilo (”)

Duoblaj citiloj uzatas por vortojn montri kiuj estas parolataj de parolanto.

Ili ankaŭ uzatas kiam citaĵojn (atribuadojn) skribi:

Alia fama uzo de duoblaj citiloj estas kiam ili estas uzatj kiel ĉikanaj citiloj—uzataj por ironion indiki kaj aliajn mallaŭnormajn signifoj:

Laste, ili uzatas por parton da tuto mencii:

Por plifaciliĝi al kiel ili aperas, ilin pensu kiel flosantaj paroj de sesoj kaj naŭoj:

Unuoblaj citiloj (‘) (’)

Maldekstra unuobla citilo (‘)

Dekstra unuobla citilo (’)

Unuoblaj citiloj uzatas kiam parolo estas enkorpigita ene alia parolo:

Multe da uzo la desktra unuobla citilo aŭ pli ofte konata kiel apostrofo en la esperantujo, havas.

La o-finaĝon substantivoj povas ellasi:

Se la vorto «la» estas antaŭita de la vortoj «de», «ĉe», «je», «tra», «pri», aŭ «pro»; la «a» litero povas esti ellasita:

En la vorto «danko» la «o» litero ankaŭ povas esti ellasita en la jena kunteksto:

Kiam ritmojn kaj taktojn oni kalkulas, la litero «u» en «unu» povas esti ellasita:

Primaj signoj (′) (″)

Primo (′)

Duobla primo (″)

La citiloj signoj sur la klavaro (') kaj (") aspektas kiel primaj signoj, bedaŭrinde, ili ne estas. Ili estas fuŝaj postsignoj de la skribmaŝina epoĥo. La ĝustaj signobildoj estas (′) kaj (″). La prima signo (′) uzatas por futojn, minutojn, kaj minutojn de arko esprimi, dum la duobla prima signo (″) uzatas por colojn, sekundojn, kaj sekundojn de arko esprimi.

Por alton de ses funtoj kaj du colojn esprimi, oni skribas:

Por kvin gradojn, kvar minutojn de arko, kaj tri sekundojn de arko esprimi, oni skribas:

La duoblaj primaj signoj povas esti uzataj kiel la idema marko. La idema marko uzatas por indiki, ke la vortoj ĉi-supre devas esti ripetitaj. Ekzemple:

Tripunkto (…)

La tripunkto uzatas por la forlason de vorto, frazero, frazo, aŭ tuta bloko de teksto montri, kiel parto de pli granda teksto. Ĝi estas unu el la plej miskomprenitaj signoj. Mi ofte rimarkas, ke la tri punktoj—plenaj ĉesoj—uzitas anstataŭ la ĝusta tripunkta signo. En epoĥo, en kiu, la skribmaŝino estis la plej bona maniero por tekston komposti, la tri punktoj funkciis. Tiutempe, tamen, jam longe pasis; la haveblajn ilojn oni nun devas uzi.

Ekzemple, ĝi povas uzita jene:

Kiam uzitis kiel la komenco de frazo, kortuŝojn kaj dramojn ĝi enkondukas:

Kiam ĝi uzitas en la fino de bloko, spaceton antaŭ ĝi metu; kiam ĝi uzitas en la komenco, spaceton post ĝi metu; kiam ĝi uzitas en la mezo, spacetojn ĉirkaŭ metu.

Finrimarkoj

La ĝustajn signojn kaj interpunkciojn uzante, la linion inter fajneco kaj malfajneco skribitas. Kiam la ĝustajn interpunkciojn oni uzas, oni komunikas al la legantoj, ke oni zorgas pri la sintaksa ĝusteco tiom multe kiel enhava valoro.