Mia Markdown-Stila Gvidilo
La reglamentoj kiuj direktas cirkonstancojn nuliĝis per novaj cirkonstancoj.
―Napoleono BONAPARTE
Skribi per Markdown plaĉas al mi. Ĝi estas legebla, plumpeza, kaj portebla. Ĝi estas platteksta do specialajn apojn oni ne plu bezonas por legi kaj skribi kun ĝi. En ĉi tiu artikolo miajn proprajn gvidnormojn pri kiel Markdown-dosierojn skribi mi priparolos. Specifajn arojn de reguloj mi observas por ke miaj dosierroj povu aspekti koheraj kun unu la aliaj, kaj por ke ĝin emakso povu formati bele.
Enhavotabelo
Ĉapoj
Nivelo 1-a
Nivelaj 1-aj ĉapeloj idealas kiam uzitas kiel dokumentaj titoloj. Ili devas esti uzataj nur unufoje kaj ili devas esti en la unua linio de dosiero. La celon de la dosiero ĝi devas priskribi. La egalosignon (=) mi uzas por la 1-an nivelon indiki anstataŭ la kradosigno (#). La egalosignon uzante plifaciliĝas por la ĉapon vidi, kaj ĝin ĝi distingas kontraŭ la aliaj markiloj. Ĝin mi uzas tiel:
Kiel Flugi Samkiel Omaro
========================
anstataŭ
# Kiel Flugi Samkiel Omaro
Nivelo 2-a
La supraj partoj de dokumento nivelaj 2-aj ĉapeloj montras. Ili estas la ĉefaj apartigiloj en dosiero. Similas al la nivela 1-a ĉapelo, la streketon (-) mi uzas por la ĉapon marki. Ĝin mi uzas tiel:
La Pinĉilojn Pretigi
--------------------
anstataŭ
## La Pinĉilojn Pretigi
Malpli altaj niveloj
Por nivelo 3-a kaj malpli altaj niveloj, la kradon (#) mi uzas kun la konvenaj nombroj de ripetoj por la nivelon indiki.
Nivelo 3-a:
### Bruligaĵo
Nivelo 4-a:
#### Organa
Kaj tiel plu.
Interlinia distanco
La spaco inter dokumentaj eroj devas esti akordaj por legeblecon plifaciligi. Post ĉapo, malplenan linion kreu:
Ja, ja, ja
==========
Teksto ĉi tie
Novan linion kreante, du malplenajn liniojn antaŭ ĝi kreu:
Ja, ja, ja
==========
Teskto ĉi tie
La Pinĉilojn Pretigi
--------------------
Ve
Alia bona kialo por malplenan spacon havi post ĉiu ĉapo estas por helpi al redaktiloj kiel emakso por la tekston formati. Teksblokon la klavkombino M-q formatas—defaŭlte bindita al fill-paragraph
—por ke la maksimuma linia larĝo estu ĝuste plenumiĝita. La variablon fill-column
—defaŭlte bindita al 70—la komando fill-paragraph
uzas por tekskorpon formati.
Do se la jenan tekston oni havas:
La Pinĉilojn Pretigi
--------------------
Ve ve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve ve
kaj je M-q oni premas dum la punkto estas ie en la lasta linio, ĝi fariĝos:
La Pinĉilojn Pretigi
--------------------
Ve ve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve
veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve ve
Kodblokoj
Kiam du aŭ pli liniojn kodo aŭ komandbloko okupas, ĝin krommarĝenigu per kvar spacetoj:
VAR=blahblahblah
function ve () { echo ve }
Se estas tri aŭ pli linioj, paroj de tri maldekstraj kornoj (```) uzu por la komencon kaj finon de la kodbloko limigi:
ˋˋˋbash
$ mkdir hundo
$ echo hundo > hundo/hundo
$ rm -rf hundo
$ date
ˋˋˋ
Bullistoj
Listojn kreante, la streketon (-) mi ofte uzas por la nivelon 1-an indiki. Tiam, la pluson (+) mi uzas por la nivelon 2-an indiki. Fine, por la nivelo 3-a kaj malpli altaj, la steleton (*) mi uzas.
La streketo pli facilas por tajpi sur klavaro ol la steleto. Oni ne estas devigita por la Shift klavon uzi sur kutimaj klavaroj. Kaj cetere, kontraste kun la steleto, pli koheran signobildon la streketo havas inter malsamaj litertipoj.
Ekzemple:
- Omaroj
+ pinĉiloj
+ torako
- Kraboj
+ pinĉiloj
* laserpafilego
* ĉensegilo
* forprenebla
- Unikornuloj
Ankroj
Se la cela dokumenta formato de la Markdown-dosieroj estas HTML, estas bona rutino por la sekciojn etikedi ĝuste. Ekzemple, ĉi tiu sekcio estas skribita tiel:
<a name="ankroj"></a>Ankroj
---------------------------
La kreadon de la enhavotabelo ĉi tio plifaciligos poste tiel:
Enhavotebelo
------------
- [Ankroj](#ankroj)
Linia larĝo
De longe, estis bona ideo por la liniojn faldi ĝis la 70 kolumnon. Nuntempe, pli alta limo—ebligita per modernaj grafikaj sistemoj—estas pli dezirata por ke pli da informo ni povu enpaki en unu linio:
70 signoj:
Ve ve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve
veve ve veve ve ve ve ve veve ve veve ve veve ve ve
100 signoj:
Ve ve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve ve ve ve
veve ve veve ve veve ve ve
Ĉi tiu gvidnormo, bedaŭrinde, eble ne aplikiĝas se la redaktilojn de servoj kiel GitHub aŭ GitLab oni uzas, en kiu, estas pli oportune por la grafikfasadon permesi por la tekston faldi.
Ekstraj
Emakson uzante, ĉi tiujn komandojn mi uzas, binditaj al M-g =, M-g -, kaj M-g `, respektive, por la enmetadojn de la apartigiloj plifaciligi. Ekzemple, se la jenan tekston oni havas, en kiu, ^
estas la punkto:
Kio Estas Tie?
^
tiam se je M-g = oni premas, ĝi fariĝos:
Kio Estas Tie?
==============
^
La sama aplikas al nivelaj 2-aj ĉapoj. Do se la jenan oni havas:
Monstroj kaj anĝeloj
^
tiam se je M-g - oni premas, ĝi fariĝos:
Monstroj kaj anĝeloj
--------------------
^
Se la jenan oni havas:
Kodeto:
^
tiam se je M-g ` oni premas, ĝi fariĝos:
Kodeto:
``````
^
Finrimarkoj
Per ĉi tiujn simplajn gvidnormojn observante, koherecon inter miaj Markdown-dosieroj mi kreas. Ĉi tiuj gvidnormoj servas kiel miaj ŝablonoj kiam novajn dokumentojn krei aŭ ekzistantan dosierojn modifi. Se proponojn aŭ kritikojn oni havas, la tirpetojn sendu al mi!