Malŝparitaj Malcedemoj

Esperanto · English
la 5-an de decembro 2017
Laste ĝisdatigita: la 14-an de oktobro 2018

La unua paŝo por iri ien, estas decidi, ke oni ne restos kie oni estas.
―J.P. MORGAN

Estas zorgiga kaj tremiga sentaĵo, kiun mi sentas kiam ajn venas la malvarma konscio, ke mi ne plu estas juna infano. La maltrankvila barakto inter lerni liberigi la antaŭsignan estintecon kaj la kaprican estontecon, kaptas min per forta teno.

Ne estas pri la neebleco por refari senpagajn elspezojn de iom liberale disponigitaj laksaj konfinadoj de tempo, tamen estas pri la kornaŭzaj rimarkoj, ke la pensmaniero kiun mi antaŭe premisis, nun estas io, kiu volus postuli atlasajn fortojn de mi por eĉ komenci venigi. Mi avidas pri la nemalpliiĝantaj esploremecoj, kiujn mi unufoje facile manprenis kontraste al la ĉiutagaj interpuŝiĝoj pri la svarmoj de razioj de la vivo.

Kiam ni translokiĝas preter niaj areoj de konsolo, ni pleniĝas per avideco por reveni al niaj propraj fortikaj bunkroj. Ni vidas niajn proprajn fantomemajn similulojn, komunikantaj kaj montrantaj al ni kiaj minacantaj abomenaĵoj eble altiĝas el la tero, pretaj por vive vori nin. Ju pli ni restas ekster, des pli alta la probableco de morto.

Ni fariĝas kredi niajn proprajn kondamnojn; ni praviĝas per niaj propraj mallaŭnormigataj skaloj pri kiujn elektojn por fari. Kiam ajn nekonataj teritorioj esploriĝas, ni preskaŭ tuj vindiĝas, reen en ŝajne kontraŭstaremaj formoj. Ni faras ĝin pro timo. Ni faras ĝin tial, ke la nekonataj ne plaĉas al ni. Ni faras ĝin pro niaj parencecoj kaj sindonoj de la sekureco.

Ni plendas pri la sufokema manko de premio, sed tamen ni libervole ĉesi nin mem de fari eĉ colon de movado de kruro por fari la avancon al la kapto. Ni estas tiel sentimentale enamiĝas kun fervoro en la strebi de raciigo al niaj nepravigeblaj pravigoj, sed ni same petas raciajn raciojn. Estas eĉ pli ŝoke vidi, ke kelke da ni inside anoncas iluziojn de grandiozo, kun pretendoj de plene ripetaj sensacioj.

Niaj propraj antaŭjuĝemoj por atingi la premion, efike haltas nin al fakte atingi ĝin, subfalante al la senmemriproĉaj pretendoj de aliaj pri siaj malsukcesoj, fari nin malkleraj de la nevidata realaĵo. Kiam la nombro de personoj kiuj alfluas ĉirkaŭ ni, sufiĉe altas, laŭ niaj personaj metrikoj, ni malklere infuzas al ni tiu, kiun ili zumas al ni, kaj tiam ni difektas nin kaj sekve mortigas la esencon de nia individueco.

Kiel prenkreskuloj, ni instruiĝas bridi nin ene kaĝoj, kiujn ni mem konstruis, kaj estas senkuraĝigaj por vidi ĉi tiun monstran agon disfaldiĝi antaŭ niaj mallongaj vidkampoj ĉiutage. Ni tiras nin al solaj konfinadoj de niaj propraj dornaj dormoj. Ni fariĝas amaj de prediki dubon al niaj uloj. Kaj se nia propra speco faras la samon, ni vidas sentojn de atingeco. Tio ne nur estas horora, sed ankaŭ antaŭvideble stulta. Kiam ni estis ankoraŭ maljunaj, ni atingas eksteren al malplena spaco kaj kreas niajn proprajn eltrovojn. Ni eltrovas la aferojn, kiuj ne antaŭ estis instruataj al ni.

Ni havas la volan malobeon pri danĝero kaj estreco; ni ne zorgas pri la gratoj kaj bataĵoj kiujn ni akiras, tiel longe kiel ni verigas niajn sovaĝajn kaj nesatigeblajn gustojn pri eltrovo. Kiam fueliĝis per sciemo, ni eltrovas jam alian regnon de eblecoj—ni trovas nin en dimensioj neniam aŭditaj aŭ viditaj, kaj tutegale kiom da koto kaj ŝlimo ni sapumas sur niaj korpoj, ni ne zorgadis. Ĉio, kio gravis al ni, estis, ke ni havas amuzon en marŝi la malfinian vojaĝon de eltrovo. Tamen, ni lernis.

Estas ironie, ke tuj kiam ni pensas, ke ni jam sufiĉe maljunas por senhelpe veturi la mondon per niaj trejnadaj radoj, ni sufokiĝas per mezkvalitaj celoj de pseŭdoeltrovo. Kiam la kurteno senvualiĝis, ni alfrontiĝis per ŝoka vido—ni ja perdis la ardon, kiu unufoje irigis nin por havi elsciadon. Ni timiĝis ekzerci la samajn teĥnikojn kaj maksimojn, kiujn ni unufoje havis kiel infanoj. Ni haltiĝis fari sciemajn inkviziciojn pri tio, kio okazas ekstere. Ni fariĝas bonforte senti pri tio, kio antaŭmetatas sur la instituciigitaj teleroj, sen la plej minimuma klopodo por apogiĝi ĝis elpensi demandojn.

La socio, kiu ni ĉiuj estas parto de ĝi, estas parto de la malsano. Ĉi tiu malsano estas tio, kion ni ja helpas vastigi, el ĝia eko. Ĉi tiu ero estas la tio, kion ni ja forte prilaboradis por formi niajn proprajn sencojn de individueco. Ni volis antaŭiĝi, kaj jam ĉio, kion ni faras, estas simple miksiĝi. Kiel imponega ĉasisto fariĝas tiel obea, ke li fariĝis la kapto mem? Kial ni forĵetas niajn ĵetlancojn, kiam ĝi estas la tiuj, kiujn ni havas, donante al ni la kapablon por kontraŭe batali? Niaj sentemoj fordrivis en la nigrajn profundegajn truegojn, kiujn ni ĉiuj kotizis krei.

Estas indignige al niaj ŝultroj, vidi, ke generacioj post generacioj, ni malŝpariĝas kaj kredas, ke eltrovoj devus ĉiam esti faritaj por ni, senŝeligitaj tiam manĝigataj al niaj buŝoj. Kio ni fariĝis kiel maristoj de la steloj? Ĉu ni jam rezignis la ardon por motivi nin por vidi tion, kio estas en la alia flanko de ĉielarko? Ĉu ni jam tro multe dresiĝas, ke ni fariĝis volontaj por esti enprizonigataj en bestoĝardenoj por la plezuro de la aliaj? Aŭ ĉu ni akvumis niajn sencojn de potenco, por igi nin elstari malpli kaj pli miksiĝi en la homamason, ege malpliigante niajn distingencojn kiam fore aspektata?

Ŝajnas, ke nuntempe, ni malkonsentas respondi kelkajn demandojn, tamen ni revenas al la ideo, ke ni pridemandiĝas pri aferoj konsiderataj pli simplas ol gimnaziaj lecionoj. Estas kelkaj aferoj kiuj komunas al ni: ni timas vidi kiel socio eble reagas pri niaj agoj, kiel ajn stultaj aŭ gravaj niaj agoj povas esti. Tamen, por la pli gravaj aferoj, ni prete miksiĝas tial, ke ni ne volas malakcepton. Plejparto da ni feliĉas pensi kaj movi kun la grego, sen ia antaŭzorgo.

Kiam ni propravole alfiksas al niaj kruroj la pezajn ĉenojn kaj ŝtalpilkojn, ni ne devus anticipi por esti kapabla kuri ĉirkaŭ la stadionon facile. Kiam ni kuraĝas esplori nekartografitajn teritoriojn, sen bedaŭroj, sen disreviĝoj, sen la neceseco por havi alian ŝipon por irigi nin antaŭe, ni iutempe venkos.

Dank’ al Raymund MARTINEZ pro la korektoj.