Migri de LiveJournal al Frog-o

Esperante · English
la 7-an de februaro 2018
Laste ĝisdatigita: la 8-an de aŭgusto 2018

Mi ne scias kien mi iras, sed mi estas sur mia vojo.
―Carl SAGAN

Estas tempoj kiam oni volas havi pli da rego sur la enhavo. Estas ankaŭ tempoj kiam oni ne volas alian platformon por dikti tion, kion eniras aŭ eliras. Aferoj kiel cenzurado kaj politikoj, facile povas rampi al blogan platformon. Mi spertis specificajn kazojn, en kiu, mi bezonis konverti LiveJournal-ajn afiŝojn al alia platformo. Estas iloj kiuj faras ĉi tion, tamen, mi trovis nenion, ĝis nun, kiu tradukas al Frog dosieroj. Ĉi tio estas mia malforta provo por atingi tiun celon.

Enhavotabelo

Superrigardo

Livefrog estas utilaĵo, verkita per Rakido, kiu uzatas migri LiveJournal-ajn afiŝojn al Frog, blogada platformo ankaŭ verkita per Rakido. Uzas la dosierojn, kreitaj de aŭ ljdumpljmigrate.

Instalo

Esti kapable por kuri la programojn, oni unue devas instali Rakidon:

Per Nix-o:

$ nix-env -i racket

Per APT-o:

$ sudo apt-get install -y racket

Sekve, ni instalu livefrog-on—haveblas per Planet2.

$ raco pkg install livefrog

Se tio ne funkcias, oni facile povas instali livefrog-on per elŝuti ĝiajn dependecojn rekte de GitHub:

$ git clone https://github.com/greghendershott/frog.git
$ git clone https://github.com/jbclements/sxml.git
$ git clone https://github.com/ebzzry/livefrog.git
$ raco pkg install frog/ sxml/ livefrog/

La vostaj suprenstrekoj gravas diri al raco, ke oni instalas el lokaj dosierujoj. Elŝutos la fontojn de la interreto sen tio.

Bazaj aferoj

Por krei Markdown-an dosieron de la dosiero entry.xml

$ raco livefrog -m entry.xml

Tio, bedaŭrinde, ĝene fariĝos se oni administros pli ol cent enskribojn. Por aŭtomate kolekti la dosierojn, kreitaj de ljdump aŭ ljmigrate, kaj konverti ilin al Markdown:

$ raco livefrog -am

Memoru, tamen, ke ljdump kaj limigrate malsamopinias kiel la arboj por la datumaj aroj kreitas.

ljdump havas la jenan arban strukturon, en kiu, username estas via LiveJournal-a uzantnomo:

ljdump/
  build
  ChangeLog
  convertdump.py
  username/
    L-1
    L-2
    C-2
    L-3
    ...
  ljdump.config
  ljdump.config.sample
  ljdump-gui.py
  ljdump.py*
  README.txt
  TODO

ljmigrate, aliflanke, uzas malsimilan formaton:

ljmigrate/
  LICENSE.text
  ljmigrate.cfg
  ljmigrate.cfg.sample
  ljmigrate.py*
  README.md
  README_windows.txt
  TODO
  www.livejournal.com/
    username/
      entry00001/
        entry.xml
      entry00002/
        entry.xml
        comment.xml
      html/
      metadata/
      userpics/

Post krei la Markdown-ajn Frog-ajn fontajn dosierojn, oni nun povas kopii ilin al via Frog-a fonta dosierujo, indikata ĉe _src/posts/.

Komentoj

Frog, defaŭlte, uzas Disqus por trakti la komentojn. Por importi komentojn al ĉi tiu platformo, oni devas generi XML-an dosieron, kiu devas konformiĝi al la reglamentoj de Disqus por importi komentojn.

Por krei tiel dosieron, nomata kiel comments.xml, kun foo.bar.com kiel la radika retejo:

$ raco livefrog -s foo.bar.com -c comments.xml

Ĉi tiu uzatos per https://import.disqus.com.

Ĝisdatigo

Se oni instalis livefrog-on per Planet2, oni povas ĝisdatigi ĝin per kuri:

$ raco pkg update livefrog

Tamen, se oni uzis la postan metodon, oni povas ĝisdatigi ĝin per elŝuti la ĝisdatigojn, malinstali livefrog-on, kaj denove instali ĝin:

$ cd livefrog
$ git pull origin master
$ cd ..
$ raco pkg remove livefrog
$ raco pkg install livefrog/

Finrimarkoj

Por redukti tajpadon, oni povas krei alinomon de raco livefrog en via ŝelo.

Per Sh-ecaj ŝeloj—Bash, Zsh, Ash, Ksh, Sh:

$ echo 'alias livefrog="raco livefrog"' >> ~/.bashrc

Per Csh-ecaj ŝeloj—Csh, Tcsh:

$ echo 'alias livefrog raco livefrog' >> ~/.cshrc

Anstataŭigu .bashrc kaj .cshrc, laŭ la taŭgaj pravalorizaj dosieroj por via ŝelo.

La fontoj, kun la aldonaj informoj, troveblas ĉi tie. Se vi konas Rakidon, forku ĝin!