Esperanto-signoj en Linukso

Esperanto · English
la 22-an de julio 2018
Laste ĝisdatigita: la 28-an de septembro 2018

Se ion oni volas, kion oni neniam havis, oni devas esti servopreta tion fari, kion oni neniam faris.
―Thomas JEFFERSON

Mi opinias, ke la h- kaj la x-sistemoj ne plu devas uzitaj por la signojn enigi specifaj al Esperanto, krom se, ne fizike fareblas. Nune, estas du manieroj por la esperantajn karakterojn enigi linukse—la Multi‎ߺ‎key kaj Mode‎ߺ‎switch klavoj.

En ĉi tiu artikolo la Mode‎ߺ‎switch klavon la 🐧 klavo signifas.

Enhavotabelo

Multi‎ߺ‎key

La Multi‎ߺ‎key klavo, kiu ankaŭ nomatas la «Compose» klavo estas speciale asignita klavo, kiu devas esti premita kaj malpremita kun aliajn klavojn por signon enigi, aŭ seriojn de karakteroj. Male al ShiftCtrl, ĝi devas esti malpremita kaj ne premita dum la sinsekvo de premoj.

Por je Pause klavon uzi kiel Multi‎ߺ‎key, la dosieron ~/.Xmodmap redaktu, tiam la jenan kodeton aldonu:

keycode 127 = Multi‎ߺ‎key

Tiam, je ~/.Xmodmap reŝarĝu:

xmodmap ~/.Xmodmap

Se je Pause klavon oni ne volas uzi, je xev kuru:

xev

Aperos malgranda fenestro kun blanka malfono. La musmontrilon movu ene la fenestro, tiam klavon premu per la klavaro. Aperos en la terminalo la klavkodo de la premita klavo.

…
KeyRelease event, serial 36, synthetic NO, window 0x2e00001,
    root 0x299, subw 0x0, time 131237513, (16,285), root:(978,647),
    state 0x0, keycode 107 (keysym 0xff61, Print), same_screen YES,
               ^^^^^^^^^^^
…

Do por je Print klavon uzi kiel Multi‎ߺ‎key, je ~/.Xmodmap redaktu por enhavi:

keycode 107 = Multi‎ߺ‎key

Tiam, je ~/.Xmodmap reŝarĝu, kiel priskribita ĉi-supre.

Nun, ke je Multi‎ߺ‎key oni povas aliri, karakterojn komposti plifaciliĝas. Ni supozu, ke je Pause klavo ni uzis kiel Multi‎ߺ‎key, por la literon ĉ eniri, je Pause oni premas kaj malpremas, tiam je ^ oni premas kaj malpremas, tiam fine, je c oni premas kaj malpremas.

Jen la tabuleto kiu la kombinadojn por la esperantaj karakteroj listigas.

KarakteroSinsekvo
ĉMulti‎ߺ‎key ^ c
ĈMulti‎ߺ‎key ^ C
ĝMulti‎ߺ‎key ^ g
ĜMulti‎ߺ‎key ^ G
ĥMulti‎ߺ‎key ^ h
ĤMulti‎ߺ‎key ^ H
ĵMulti‎ߺ‎key ^ j
ĴMulti‎ߺ‎key ^ J
ŝMulti‎ߺ‎key ^ s
ŜMulti‎ߺ‎key ^ S
ŭMulti‎ߺ‎key u u
ŬMulti‎ߺ‎key U U

Mode‎ߺ‎switch

Pli rapida kaj pli facila manieroj por esperantajn karakterojn enigi estas per la uzo de la Mode‎ߺ‎switch klavo. Similas al Multi‎ߺ‎key klavon oni devas asigni al ĝi. Du klavojn mi ŝatas bindi por tiu celo por ke per du manojn mi povu tajpi. Male al Multi‎ߺ‎key, ĝin oni devas premi kaj teni kiel la ShiftCtrl klavoj.

Se la vindozklavojn oni volas uzi kiel la Mode‎ߺ‎switch-klavo, la ~/.Xmodmap dosieron redaktu, tiam la jenan kodeton enmeti:

!! maldekstra vindozklavo
keycode 133 = Mode‎ߺ‎switch

!! dekstra vindozklavo
keycode 134 = Mode‎ߺ‎switch

!! menua klavo
keycode 135 = Mode‎ߺ‎switch

Sekve, la ĝustajn nomojn de la klavoj oni devas uzi. La jenajn kodetojn uzu por la QWERTY-a kaj Dvoraka klavaroj, respektive.

keycode 54 = c C ccircumflex Ccircumflex
keycode 42 = g G gcircumflex Gcircumflex
keycode 43 = h h hcircumflex Hcircumflex
keycode 44 = j J jcircumflex Jcircumflex
keycode 39 = s S scircumflex Scircumflex
keycode 30 = u U ubreve Ubreve
keycode 31 = c C ccircumflex Ccircumflex
keycode 30 = g G gcircumflex Gcircumflex
keycode 44 = h h hcircumflex Hcircumflex
keycode 54 = j J jcircumflex Jcircumflex
keycode 47 = s S scircumflex Scircumflex
keycode 41 = u U ubreve Ubreve

Tiam, je ~/.Xmodmap reŝarĝu:

xmodmap ~/.Xmodmap

Por la literon ĉ eniri, je 🐧 premu kaj tenu, tiam c klavon premu. Por la Ŭ literon eniri, je 🐧 premu kaj tenu, tiam je Shift premu, tiam je u premu. Per ĉi tiuj metodoj, onin permesas por senokultajpi.

En kelkaj klavaroj, estas nur unu vindozklavo, kutime lokitas maldekstre, dum la tiu dekstre estas la PrtSc klavo. Multfoje ili sandviĉitas inter la Ctrl kaj la Alt klavoj. Por tiun klavon uzi, je xev kuru kiel ĉi-supre por la klavkodon akiri, tiam je ~/.Xmodmap dosiero ĝisdatigi laŭe.

Sur mia ThinkPad, la jenan kodeton mi ~/.Xmodmap havas:

!! Maldekstra vindozo
keycode 133 = Mode‎ߺ‎switch

!! PrtSc
keycode 107 = Mode‎ߺ‎switch

Finrimarkoj

Ambaŭ resumitaj metodoj supre, faras pli ol esperantajn karakterojn montri. Pliartifikajn signojn kaj karakterojn Multi‎ߺ‎key sistemo povas enigi. Por la plenan liston de karakteroj, la jenan komandon kuru se oni estas en kutimaj linuksaj sistemoj:

less /usr/share/X11/locale/en_US.UTF-8/Compose

Se je Nix oni uzas, kuru:

less ~/.nix-profile/share/X11/locale/en_US.UTF-8/Compose

Male al tio, la avantaĝo de la Mode‎ߺ‎switch-metodo estas rapideco. Por la tutan liston de validaj karakterojn vidi ĉi tien iru.

Ne ekzistas la plej bona metodo por ĉi tiuj aferoj—kiun ajn oportunan sistemon uzu. Se la vindozklavoj jam uzatas por iu ajn, aŭ nur unu kromaĵan klavon oni povas uzi, tiam Multi‎ߺ‎key-metodon uzu. Se facilon de uzado oni preferas, la Mode‎ߺ‎switch-metodon uzu. Ankaŭ gravas por noti, ke ambaŭ metodojn oni povas uzi samtempe.

🐧—Ĝis la revido!

Dank’ al Raymund MARTINEZ pro la korektoj.