Retpoŝton Agordi per Emakso

Esperanto ▪ English
la 14-an de Februaro 2018
Laste ĝisdatigita: la 14-an de Aŭgusto 2019

Nur pro tio, ke ne fariĝis, ne signifas, ke ne fareblas. Nur pro tio, ke fareblas, ne signifas, ke devus.
―Barry GLASFORD

Nunatempe kontroli retpoŝton postulas onin por iri al la retejo de sia provizanto, aŭ uzi poŝkomputilapon. Tamen, estas kazoj kiam oni volas havi pli da rego sur ĝiaj mesaĝoj, precipe kiam la kapablo kiun ĝi volas, ne haveblas en la plimultaj opcioj.

Emakso disponigas pletorajn manierojn (Gnus, Wanderlust, VM, ktp.) de sendi kaj ricevi la retpoŝton. En ĉi tiu afiŝo, mi parolos pri getmail, mu, kaj mu4e, kaj kiel agordi ilin ĝuste. En ĉi tiu lernilo, mi supozas, ke oni akiras siajn mesaĝojn per Gmail kaj ĝia IMAP-interfacio.

Enhavotabelo

Elŝuti mesaĝojn

Oni bezonas havi manieron por elŝuti la retpoŝtojn, el retpoŝtservilo. Facile uzebla programo, kiu faras tion, estas getmail.

Instalo

Plejofte, getmail jam haveblas sur la sistemo per la pako-administrilo:

Per Nixpkgs:

$ nix-env -i getmail

Per APT:

$ sudo apt-get install getmail4

Tamen, se onia sistemo ne disponigas manieron por facile instali na getmail, oni povas iri al ĝia hejmpaĝo, tiam elŝutu la tar-arĥivon.

Agordo

Sekve, oni bezonas fari sorĉon, por ke getmail sciu kiel elŝuti la aĵojn. Kreu la dosieron ~/.getmail/getmailrc. Krom tio, oni bezonas krei kaj precizigi kien la mesaĝojn iras:

$ mkdir ~/Maildir
$ mkdir ~/.getmail
$ emacs ~/.getmail/getmailrc

Tiam, metu la jenan:

[retriever]
type = SimpleIMAPSSLRetriever
server = imap.gmail.com
username = [email protected]
password = PASVORTO

[destination]
type = Maildir
path = ~/Maildir/

[options]
verbose = 2
message_log = ~/.getmail/gmail.log
read_all = false
delivered_to = false
received = false

Anstataŭigu UZANTNOMO per onia Gmail-uzantnomo, tiam anstataŭigu PASVORTO, per onia Gmail-pasvorto. Tamen, se oni uzas dufazan aŭtentigon, uzu apspecifan pasvorton por la pasvorta kampo. Notu, ke ~/Maildir estas la defaŭlta dosierujo, kiun la retpoŝta transmeta ilo uzos konservi datumon.

Plenumo

Por kontroli, ke oni jam povas elŝuti siajn mesaĝojn, plenumu na getmail:

$ getmail

Se funkcias kaj montras ion kiel la jena, tiam oni prave agordis na getmail:

getmail version 4.43.0
Copyright (C) 1998-2012 Charles Cazabon.  Licensed under the GNU GPL version 2.
SimpleIMAPSSLRetriever:[email protected]@imap.gmail.com:993:
...

Legi mesaĝojn

Nun ke oni povas elŝuti siajn mesaĝojn, oni bezonas havi manieron por legi ilin. Ĉi tie estas kie mu kaj la aldonita kliento, kiu funkcias Emakse, mu envenas:

Instalo

Same kiel getmail supre, plej verŝajne, mu povas esti instalita per la pako-administrilo de onia sistemo:

Per Nixpkgs:

$ nix-env -i mu

Per APT:

$ sudo apt-get install maildir-utils

Kaj cetere, oni bezonas elŝuti na mu4e. Venas kun la fontkodo de mu. Elŝutu ĝin per kuri:

$ mkdir ~/.emacs.d
$ cd ~/.emacs.d
$ git clone [email protected]:djcb/mu.git

Ĉi tiu komando kreas mu/-dosierujon en la aktuala dosierujo, kiu estas la defaŭlta dosierindiko, en kiu, Emakso trovas pravalorizajn dosierojn. Notu, ke la supra gita komando, fakte elŝutas la fontkodon de mu, kaj oni fakte povas uzi ĝin por instali na mu. Tamen, ĉar oni jam havas sian pako-administrilon, ĝi malatentos tion. Kaj la dosierindiko, en kiu, la mu/mu4e/-subdosierujo ekzistas de la pako-administrila instalo, malsimilas inter sistemoj. Do, intertempe, oni interesitas nur pri la mu/mu4e/-subdosierujo.

Agordo

Oni nun bezonas fari tiun mu4e-dosierujon alirebla al Emakso. Por fari tiel, oni bezonas redakti aŭ ~/.emacs.d/init.el~/.emacs:

$ emacs ~/.emacs.d/init.el

Tiam, aldonu la jenan:

(setq load-path (append load-path '("~/.emacs.d/mu/mu4e")))
(require 'mu4e)

Kaj cetere oni bezonas enmeti kelkajn informojn pri onii, por ke Emakso ne ĝenatas demandu onin pri tiuj detaloj poste:

(setq user-full-name "Foo B. Baz"
      user-mail-address "[email protected]")

Por fari onian vivon pli facile, agordu kelkajn variablojn:

(setq mu4e-get-mail-command "getmail"
      mu4e-update-interval 300
      mu4e-attachment-dir "~/Downloads")

Plenumo

Oni povas reŝargi Emakson, por ke tiuj agordoj povu efektiviĝi, aŭ alternative, ovi povas marki tiujn liniojn per C-Space, tiam premu:

M-x eval-region EN

Ĉi-loke oni povas uzi na mu4e, per premi:

M-x mu4e EN

Oni vidos ĉarman menuon, en kiu, oni povas premi fulmoklavojn por iri kien oni povas iri. Por verki mesaĝon, premu C, tiam plenigu la kampojn, tiam premu C-c C-c por sendi la mesaĝon. La ceteraj komandoj devus esti mem-klarigaj, tamen se oni povas lerni pli da informo, oni povas legi la agrablan manlibron.

Ĉifrado

Malnepre oni eble volas aldoni kelkajn alĝustigetojn, por ke la ĉifrado kaj malĉifrado de mesaĝoj estu pli facilaj. Fakte ĉi tio estas unu el la ĉefkialoj kial mi uzas na mu4e—estis montrite al mi ke malgraŭ uzi retumilajn kromprogrojn kiel FireGPG, la onidire privataj mesaĝoj kiujn mi verkis, estis aŭtomate konservitaj en la Drafts dosierujo. Subkomprenigas, ke la malĉifrita mesaĝo, estis ankoraŭ konservita ie. Kraĉotusas.

Por uzi ĉi tiujn ĉifradajn utilaĵojn, redaktu la Emaksan pravalorizan dosieron:

$ emacs ~/.emacs.d/init.el

Tiam, aldonu la jenan:

(require 'mml2015)
(require 'epa-file)

(defun encrypt-message (&optional arg)
  (interactive "p")
  (mml-secure-message-encrypt-pgp))

(defun decrypt-message (&optional arg)
  (interactive "p")
  (epa-decrypt-armor-in-region (point-min) (point-max)))

(defalias 'ec 'encrypt-message)
(defalias 'dc 'decrypt-message)

Marku tiujn liniojn, tiam premu:

M-x eval-region EN

Por ke la agordoj tuj efektiviĝu.

Por sendi sendi ĉifritan mesaĝon, premu C el la ĉefmenuo de mu4e, plenumi la kutimajn kampojn kiel To:, kaj Subject:, tiam sur la mesaĝokorpo, premu:

M-x ec EN

ĉi tiu komando, etikedos la eliranta poŝto kiel subskribite kaj ĉifrite. Por sendi ĝin, premu C-c C-c. Ĉi tiu komando sekve invitos onin por enigi la pasfrazon. Ankaŭ demandos onin por plenumi kelkajn informojn pri la elira retpoŝtservilo (SMTP). La SMTP-servilo de Gmail estas smtp.gmail.com, tiam uzu [email protected] kiam invitita por la uzantnomo. Uzu onian kutiman pasvorton, kiam invitita, aŭ enigu onian apspecifan pasvortos, kiel priskribite antaŭe. Ĉi tiu informo konservitas al ~/.authinfo, kaj estos uzata por postaj mesaĝoj.

Por malĉifri mesaĝon, malfermu la mesaĝon, tiam premu:

M-x dc EN

Ĉi tiu komando invitos onin por eniri la pasfrazon. Post tio, oni invitiĝos ĉu ĝi volas anstataŭigi la enhavon de la bufro. Diru jes al ĉi tio.

Ĉi tiuj alproksimiĝoj ne malfuŝeblas tial, ke almenaŭ ekzistas du truoj gapas, kiujn oni devas konscii pri:

  1. emaksaj sekurkopioj, kaj
  2. mu4e-malnetoj

Pri la antaŭa, kiam oni uzas la sekurkopian facilon de Emakso, aŭ pakaĵon kiel backup-dir, mesaĝojn kiujn ĝi verkas, supozeble antaŭ ĝi ĉifras ilin, estos havi malĉifritajn kopiojn sur la loka disko. Pri la lasta, la sama principo aplikatas. Do, estu atenta de ĉi tiuj situacioj, kaj alĝustigetu la agordon kiel necese.

Finrimarkoj

Tenu en la kalkulo, ke mi laŭcele evitis eltiregis multe da detalo, ĉar devus konfuzi la celon de ĉi tiu artikolo por fari la aferojn simplaj. Tamen, se oni volas lerni pli, oni ĉiam povas iri al la getmail- kaj mu4e-dokumentadoj, por plenumi la mankajn informojn kiun oni eble havi.