Rakidprogramadon Agordi per Emakso

Esperanto · English
la 13-an de februaro 2018
Laste ĝisdatigita: la 20-an de septembro 2018

Ĉiom da bonaj ideoj ne kuŝas sub unu ĉapelo.
―Dale TURNER

En ĉi tiu afiŝo, mi priparolos la plej facilan alproksimiĝon, kiun mi uzis agordi Rakidan programadan medion Emakse. Notu, ke ĉi tiu ne estas la sola aliro—iuj traktis ĝin en aserteble pli bonaj manieroj. En ĉi tiu afiŝo, mi provos klarigi la malpli longan vojon, kiun mi vojaĝis.

Enhavotabelo

Superrigardo

Redakti Rakidkodon Emakse estis tradicie farita per rudimentaj reĝimoj, kiuj malhavis flekson. Ili estis kapablaj por taksi nunajn difinojn, lastajn difinojn, kaj tutajn bufrojn, ĉefparte. Bedaŭrinde, tio ne sufiĉis pri la maniero, en kiu Rakido traktadis la aferojn. Pli inteligenta maniero de trakti kodon, estis bezonita.

Bonŝance, estas Geiser. Estas aliaj reĝimoj, kiuj provis fari, kiujn Geiser-o faras, tamen mi fariĝas pli bonfarta al tiuj, kiujn Geiser ofertis. Kelkaj similaj bibliotekoj ankaŭ povas kunekzisti kun Geiser-o. Mi ankaŭ provis tiujn, bedaŭrinde, fariĝis tro malsimplaj, por mi. Mi finvenis uzi nur Geiser-on. Kaj kiel parte rilata noto, mi uzas Emakson por redakti Rakidkodon, tial ke, mi ne konas ian ajn redaktilon, kiu tiel bonfartas. Mi ne uzas DrRacket-on krom mi bezonas uzi ĝian agrablan grafikfasadan sencimigilon.

Instalo

Per ELPA, instali Geiser-on facilas. Simple plenumi la jenan komandon

M-x package-install EN geiser EN

Tiam post malmultajn sekundojn, vi havos Geiser-on, instalita en via Emaksa profilo. Sekve, vi metos en la efektivan kodon, kiu envokas kaj agordas Geiser-on:

(require 'geiser)

(setq geiser-active-implementations '(racket))

(defun geiser-save ()
  (interactive)
  (geiser-repl--write-input-ring))

La unuesprimo ŝarĝas Geiser-on mem. La duesprimo precizigas, ke ne invitos onin por la aliaj realigoj, se trovas ilin. La lastesprimo malnepras—ŝaltas onin por plenumi

M-x geiser-save EN

en la legad-taksad-presada iteracio (LTPI, angle REPL), por devigi la konservadon de la historio al la diskdosiero, kiu troveblas en ~/.geiser_history.racket defaŭlte. Estas utila se vi tuj volas konservi vian LTPI-historion. Ne ekzistas pli teruran aferon ol perdi TIUN esprimon. Por ĉiuj de la Emaksaj kodoj supraj, por efektiviĝi, vi nun povas taksi ilin per la membroj de la EVAL-trupo—eval-defun, eval-last-sexp, eval-region—aŭ, vi ankoraŭ elektas naski novan Emaksan procezon.

Uzado

Por rikolti tiujn, kiujn vi semis, kreu aŭ malfermu .rkt-dosieron, kun malpleje ĝusta modula deklaro. Tiam, premu:

M-x run-geiser EN

Kaj, hura! Aperas nova Emaksa fenestro, enhavi la * Racket REPL *-bufron. Kio ajn vi povas fari per la LTPI-envokito per la vanila komandlinia racket, vi ankaŭ povas fari tiujn, per ĉi tiu, kaj pli. Ĉi tiu ĉefreĝimo fakte estas la Comint-reĝimo sub la kovrilo, kun kroĉiloj al Rakida procezo. Por tiuj de vi, kiuj estas malkutimaj pri la Comint-reĝimo, estas la sama reĝimo kiu traktas M-x shell EN.

Do, kion oni povas fari per tio? Dum redakti .rkt-dosieron, jen estas kelke de kutimaj fulmoklavoj, kiujn mi uzas. La plena listo haveblas ĉi tie. Notu, ke la priskribo de la klavoj, kiujn mi uzas malsupre, estas por mi mem komence, por helpi min komprenas tion, kion ĝi faras. Eble ili malsimilas al la oficiala priskribo, listigita sur la antaŭmenciita ligilo.

Rakida bufro

KlavoKion ĝi faras
C-c C-zIru al la LTPI-bufro
C-c C-aTaksu la nunbufron, tiam iru al la LTPI-bufro
C-M-xTaksu la nunesprimon
C-x C-eTaksu la lastesprimon
C-c C-rTaksu regionon
C-c C-\Enmetu lambdsimbolon (λ)

LTPI-bufro

KlavoKion ĝi faras
C-c C-zIru al la Rakida bufro
M-pMontru la antaŭan historieron
M-nMontru la sekvan historieron
C-c M-pSaltu al la antaŭinvito
C-c M-nSaltu al la sekvinvito
C-c C-qEliru el la LTPI

Finrimarkoj

Mi laŭcele preterpasis multe da temo de la oficialdokumento, tial ke, fariĝas malĉarma al multe da homo, kiuj malinklinas por legi longajn blokojn de teksto. Ironie, ĉi tiu artikolo povas kvalifi kiel tiu. La priskribitaj metodoj supre ne reprezentiĝas de konsilitaj manieroj, de la komunumo, de instali kaj uzi Rakidon Emakse. Do, ĝis!

Dank’ al Raymund Martinez pro la korektoj.