Dosierujojn Mastrumi per Emakso
Supozi bonas, tamen eltrovi pli bonas.
―Samuel CLEMENS
En ĉi tiu afiŝo, mi fokusas sur unu el la plej lertaj manieroj, kiel Emakso traktas dosierujan administradon. La dosierujrekdatilo Dired (angle prononcata dir-ed), estas la Emaksa egalvaloro de dosieradministrilo. Kio ajn oni povas fari al regulaj bufroj, oni ankaŭ povas fari ĝin al Dired-bufroj.
Enhavotabelo
Superrigardo
Por kuri je Dired, kuru Emakson sur la komandlinio, disponigi dosierujon, kiel la argumento:
$ emacs ~/Desktop
Aŭ alterne, oni povas premi C-x d ene Emakso. Se oni nune redaktas dosieron, la dosierujo de tiu dosiero estos prezentita kiel la defaŭlta valoro en la etbufra areo. Ambaŭmaniere, kiam oni premas Enter, bufro de la dosierujo aperos, kiu aspektas kiel la eligo de ls -l
:
/home/vakelo/Desktop/foo:
total used in directory 84 available 540767396
-rw-r--r-- 1 vakelo users 5935 Sep 27 18:17 index.html
drwxr-xr-x 3 vakelo users 4096 Sep 26 17:42 bildoj
drwxr-xr-x 3 vakelo users 4096 Sep 26 05:39 filmoj
Bone, nun, ke oni havas ĝin, kion oni povas fari per ĝi? Nu, la jena estas mallonga listo de tiuj, kiujn oni bezonas fari per gi. Notu, ke la fulmoklavoj en ĉi tiu artikolo usklecodistingas, krom se eksplicite esprimis alie.
Komunaj komandoj
Jen la kutimaj komandoj kiujn oni uzus, en Dired-bufro. Kaj cetere, ili povas funkcii sur unuobla aŭ pluraj eroj. Uzi ilin por pluraj eroj estos klarigitaj sekve.
Klavo | Kion ĝi faras |
---|---|
R | Renomu eron |
C | Kopiu eron |
D | Forviŝu eron |
O | Ŝanĝu proprulon |
G | Ŝanĝu grupon |
M | Ŝanĝu permesosjn |
S | Kreu simbolligilon |
T | Tuŝu eron |
! aŭ X | Kuru ŝelan komandon al ero |
Markaj komandoj
La jenaj komandoj faras operaciojn kiuj rilatas al markoj. Krei markojn simple signifas, meti etikodon sur eroj, por ke oni povu presti la operaciojn en la antaŭa sekcio, sur ili:
Klavo | Kion ĝi faras |
---|---|
m | Marku eron |
d | Marku eron por forviŝi |
x | Plenumu operacion |
u | Malmarku soleron |
U | Malmarku ĉiujn erojn |
t | Baskuligu markojn inter markitaj kaj nemarkitaj eroj |
c | Densigu erojn |
Aliaj komandoj
La jenaj komandoj agas laŭ ili mem. Ili operacias sur solaj eroj kaj ili ne uzas markojn. La w komando, tamen, estas escepto.
Klavo | Kion ĝi faras |
---|---|
+ | Kreu dosierujon |
^ | Iru supren, per unu nivelo, kiel cd .. |
e aŭ f | Redaktu eron |
v | Vidu eron, kiel less |
g | Reŝarĝu la aktualan dosierujon |
j | Saltu al ero |
s | Ŝanĝu ordigan ordon |
y | Montru dosiertipon de ero, kiel file |
w | Kopiu eron al tondejo |
WDired-reĝimo
Tamen, unu el la plej mojosa, kaj ofte malatentita funkcio de Dired estas la WDired-reĝimo. Tio, kion ĝi faras, estas, ĝi donas al oni potenca kapablo por redakti la nomojn de eroj ene Dired-bufro, similas al tio, kion oni faras al kutima bufro. Por eniri la WDired-reĝimo, premu:
M-x wdired-change-to-wdired-mode EN
La ĉefreĝimo ŝanĝiĝas de Dired
al Editable Dired
. Oni nun povas renomi la dosierojn kaj dosierujon facile. Oni eĉ povas uzi ortangulajn kaj anstataŭigajn funkciojn sur ili, por fari aferojn pli facile. La ŝanĝoj, kiujn oni faris, en ĉi tiu punkto ne ankoraŭ konservitas. Por konservi la ŝanĝojn, premu C-c C-c.
Finrimarkoj
Ni tuŝis nur la pinton de la glacimonto. Liberiĝu por esplori. Por vidi pli da informo, vizitu la Dired-manlibron ĉi tie.
Dank’ al Raymund MARTINEZ pro la korektoj.