Dosierujojn Emakse Mastrumi

Esperante · English
la 12-an de februaro 2018
Laste ĝisdatigita: la 18-an de aŭgusto 2018

Supozi bonas, tamen eltrovi pli bonas.
―Samuel CLEMENS

En ĉi tiu afiŝo, mi fokusas sur unu el la plej lertaj manieroj, kiel Emakso traktas dosierujan administradon. La dosierujrekdatilo Dired (angle elparolas kiel dir-ed), estas la Emaksa egalvaloro de dosieradministrilo. Kio ajn oni povas fari al regulaj bufroj, oni ankaŭ povas fari ĝin al Dired-aj bufroj.

Enhavotabelo

Superrigardo

Por kuri Dired-on, kuru Emakson sur la komandlinio, disponigi dosierujon, kiel la argumento:

$ emacs ~/Desktop

Aŭ alternative, oni povas premi C-x d ene Emakso. Se oni nune redaktas dosieron, la dosierujo de tiu dosiero estos prezentita kiel la defaŭlta valoro en la etbufra areo. Ambaŭmaniere, kiam oni premas Enter, bufro de la dosierujo aperos, kiu aspektas kiel la eligo de ls -l:

/home/ogag/Desktop/foo:
total used in directory 84 available 540767396
-rw-r--r-- 1 ogag users 5935 Sep 27 18:17 index.html
drwxr-xr-x 3 ogag users 4096 Sep 26 17:42 bildoj
drwxr-xr-x 3 ogag users 4096 Sep 26 05:39 filmoj

Bone, nun, ke oni havas ĝin, kion si povas fari per ĝi? Nu, la jena estas mallonga listo de tiuj, kiujn oni bezonas fari per gi. Notu, ke la fulmoklavoj en ĉi tiu artikolo usklecodistingas, krom se eksplicite esprimis alie.

Komunaj komandoj

Jen la kutimaj komandoj kiujn oni uzus, en Dired-a bufro. Kaj cetere, ili povas funkcii sur unuobla aŭ pluraj eroj. Uzi ilin por pluraj eroj estos klarigitaj sekve.

KlavoKion ĝi faras
RRenomu eron
CKopiu eron
DForviŝu eron
OŜanĝu proprulon
GŜanĝu grupon
MŜanĝu permesosjn
SKreu simbolligilon
TTuŝu eron
! or XKuru ŝelan komandon al ero

Markaj komandoj

La jenaj komandoj faras operaciojn kiuj rilatas al markoj. Krei markojn simple signifas, meti etikodon sur eroj, por ke oni povu presti la operaciojn en la antaŭa sekcio, sur ili:

KlavoKion ĝi faras
mMarku eron
dMarku eron por forviŝi
xPlenumu operacion
uMalmarku soleron
UMalmarku ĉiujn erojn
tBaskuligu markojn inter markitaj kaj nemarkitaj eroj
cDensigu erojn

Aliaj komandoj

La jenaj komandoj agas laŭ si mem. Ili operacias sur solaj eroj kaj ili ne uzas markojn. La w komando, tamen, estas escepto.

KlavoKion ĝi faras
+Kreu dosierujon
^Iru supren, per unu nivelo, kiel cd ..
e aŭ fRedaktu eron
vVidu eron, kiel less
gReŝarĝu la nunan dosierujon
jSaltu al ero
sŜanĝu ordigan ordon
yMontru dosiertipon de ero, kiel file
wKopiu eron al tondejo

WDired-a reĝimo

Tamen, unu el la plej mojosa, kaj ofte malatentita funkcio de Dired-o estas la WDired-a reĝimo. Kion ĝi faras, estas, ĝi donas al oni potenca kapablo por redakti la nomojn de eroj ene Dired-a bufro, similas al tio, kion oni faras al kutima bufro. Por eniri la WDired-a reĝimo, premu:

M-x wdired-change-to-wdired-mode REV

La ĉefreĝimo ŝanĝiĝas de Dired al Editable Dired. Oni nun povas renomi la dosierojn kaj dosierujon facile. Oni eĉ povas uzi ortangulajn kaj anstataŭigajn funkciojn sur ili, por fari aferojn pli facile. La ŝanĝoj, kiujn oni faris, en ĉi tiu punkto ne ankoraŭ konservitas. Por konservi la ŝanĝojn, premu C-c C-c.

Finrimarkoj

Ni tuŝis nur la pinton de la glacimonto. Liberiĝu por esplori. Por vidi pli da informo, vizitu la Dired-an manlibron ĉi tie.

Dank’ al Raymund Martinez pro la korektoj.