Mia Kinezia Avantaĝa Aranĝo

Esperanto · English
la 12'-an de julio 2018
Laste ĝisdatigita: la 3-an de oktobro 2018

La doloro neeviteblas. La suferado malnepras.
―M. Kathleen CASEY

Kinezia Avantaĝo

Enhavotabelo

Superrigardo

Unu el la plej bonaj investoj programisto povas havi estas bona klavaro. Kio bona klavaro konstituis, bedaŭrinde, fojfoje povas esti subjekto de debatoj. Komuna ero kiu daŭras en plejmulto da listoj, estas, klavaro devas esti ergonomia. Gravan kvaliton mi donos al tiuj listoj—rapideco. Ne gravas kiel ergonomie klavaro estas, se la rapidecan kategorion ĝi faligas. Ĝi devas esti komforta kaj rapida.

La Kinezia Avantaĝo estas la epitomo de tia kategorio. Ĝi ergonomias kaj rapidas. Se oni jam estas rutinhava tajpisto, oni povas trovi, ke post mallonga adaptiĝa tempodaŭro, oni eĉ tajpas pli rapide per la Avantaĝo.

Bedaŭrinde, la defaŭlta aranĝo de la klavoj ne konvenas por mi. La Ctrl kaj la Alt klavoj estas tre foraj por atingi. Ĉi tio gravas por uzantoj de programaro kiel Emakso kaj Ziŝo.

Antaŭe

Jam ekzistas dvoraka reĝimo, kiu enkonstruitas en la klavaro. En ĉi tiu reĝimo, la dvorakan reĝimon oni povas ŝalti sen iun ajn programon uzi per je Progrm + Shift + F5 premi. Oni povas iri reen al la QWERTY-reĝimo per la sama klavkombino. Kiam la dvorakan reĝimon oni uzas, la jena aranĝo estas kiel la klavoj aranĝitaj:

Originala softvara Dvorako

Figuro 1-1: Originala softvara Dvorako

Ve. Ĉi tiun aranĝon uzi en Emakso aŭ Ziŝo estas inferno: por je M-x premi emakse, je Alt klavon oni devas premi per la dekstra dikfingro, tiam la x klavon oni premas per la maldekstra indeksfingro. La Esc klavon atingi ne ankaŭ amuzas ĉar ĝi tro malproksimas.

Poste

Pro tio kelke da klavoj mi remapis. Jen la nova aranĝo.

Remapigita softvara Dvorako

Figuro 1-2: Remapigita softvara Dvorako

La nova loko de Ctrl kaj Alt ĝentilas por la fingroj. La lokoj de kaj mi interŝanĝas kun kaj , respektive. Retejojn mi volas rulumi per la musrado aŭ la desegna tabuleto sen mian dekstran manon uzi. La Page Up kaj Page Down klavoj ankaŭ moviĝis por egalan ŝarĝan distribuon ŝalti por du manoj.

Unu el miaj plej ŝatataj ŝanĝoj estas la nova loko de la [ kaj ] klavoj. La nova loko de Esc ankaŭ plaĉas al mi—min ĉi tio permesas por la eskapan klavo premi kiam je Vi uzi aŭ apajn invitojn fermi.

La Insert klavon mi uzis anstataŭ Esc por ke je XA_PRIMARY zonon mi povu aliri facile per Shift + Insert. La XA_PRIMARY-zono estas kie la musaj markoj iras. Ankaŭ plifaciliĝas por la overwrite-mode-an reĝimon de emakso eniri kaj por novan nivelon aldoni en Krita. La Insert klavo, bedaŭrinde, kaŝitas en la klavo markita per |, maldekstre. La sinsekvo por ĝin aliri estas listigita al la fino de ĉi tiu afiŝo.

La tiujn kiuj estis antaŭe Ctrl-klavoj mi bindis al KP Home kaj KP End por ke ilin mi povu mapi al Mode Switch en mia ~/.Xmodmap-dosiero. Miajn notojn vidu ĉi-sube kial alian malrektigadan nivelon mi aldonis.

Agordo

La agordon kiun mi uzis por la klavojn mapi ĉi tiu sekcio enhavas. Klavon premi kaj teni la pluso (+) signas, alian klavon premante. Sinsekvon de premigitajn kaj tenigitajn klavoj la komo (,) signas, orde.

La jenajn klavojn premu orde:

SiksekvoPriskribo
Progrm + Shift + F10La agordojn rekomencigi
Progrm + -La sonojn de Caps Lock, Scroll Lock, Num Lock, kaj Insert malŝalti
Progrm + \La klavajn tonojn malŝalti
Progrm + F12La remapan reĝimon komenci

En ĉi tiu punkto, la klavaro atendas por klavaj paroj kombinadoj. La unua klavo kiun oni devas premi estas la fonto, la sekva klavo estas la celo.

FontoCelo
EscCaps Lock
-_End
=+Page Down
Page UpHome
Page DownPage Up
Maldekstra Ctrl`~
Maldekstra AltMaldekstra \
Dekstra Ctrl]}
Dekstra Alt[{
[{ (suprenstreko)Dekstra \
]} (egalklavo)Dekstra Alt
`~=+
Desktra \-_
Keypad, KP Insert, KeypadEsc
Keypad, KP Enter, KeypadMaldekstra Alt
Keypad, u, Keypad (KP Home)Maldekstra Ctrl
Keypad, m, Keypad (KP End)Dekstra Ctrl

Tiam je Progrm + F12 premu denove, por la remapagadan reĝimon eliri. La KP Enter klavo moviĝis al la maldekstra Alt por ke ĝin mi povu facile uzi kiel «Compose» klavo en X. La jenan kodeton mia ~/.Xmodmap-dosiero enhavas:

keycode 104 = Multi_key

Notoj

Se ŝlosilkodon 21 la dekstra Ctrl klavo havas—mapigite per xmodmap al Mode_switch—kaj ĝi samtempe premitas kun c en softvara QWERTY-o aŭ j en softvara Dvorako, la jenan tekston por QWERTY-a kaj Dvoraka reĝimoj ĝi liveras respektive:


Copyright (c) 1998-2003 P.I. Engineering, Inc.

Jrlfpcidy (j) 1998[2003 LvCv >bicb..pcbiw Cbjv

En la tempo de skribado, ĉi tion mi nek ankoraŭ scias kio kaŭzas nek senceblas.

Finrimarkoj

La programebleco de la Kinezia Avantaĝo estas unu el siaj plej fortaj kapabloj. Tio, kun ĝia frenezega fortikeco kaj la elstaraj ergonomioj la avantaĝon inda investo igas.

Pli da kapablo ol la tiu kiun mi havas la plej ĵusa model—Advantage2—havas. La funkciaj klavoj de ĉi tiu modelo nun meĥanikas. Se buĝeton oni havas, ĝin aĉetu! La hejmpaĝon de Kinezio oni povas viziti por pli da informo.